Bedaŭrinde ankoraŭ ne libere elŝutebla en Esperanto, sed se vi alklakas la bildon, vi povas senpage legi la libron en la angla en pdf-formato.
En la novelo, estas mencio ke la alkemiisto studis Esperanton:
"La tutan sian vivon li dediĉis al trovo de la sola lingvo per kiu parolas Universo – por tio li ja studis. Komence li entuziasmiĝis pri Esperanto, poste pri religioj, kaj fine pri Alkemio. Kaj jen nun li flue parolas en Esperanto, detale scias historion de diversaj konfesioj, sed alkemiisto li ankoraŭ ne fariĝis." |